Latina/Dua deklinacio

El Vikilibroj

Dua deklinacio[redakti]

Al la dua deklinacio apartenas vortoj, kiuj finiĝas genitive je .

Malgraŭ la dua konjugacio, la karakteriza vokalo de la dua deklinacio ne estas e, sed o, tamen eĉ tio ne tute veras, ĉar en iuj kazoj tiu vokalo alisoniĝis je u.

Dum la unua deklinacio konsistis plejparte el ingenraj vortoj (kun kelkaj virgenraĵoj), la du ĉefaj genroj de la dua deklinacio estas ĝuste male la vira kaj la neŭtra, dum interestas nur kelkaj ingenraĵoj.

La dua deklinacio havas tri subklasojn: unuajn du por la vingenraj (kaj la kelkaj ingenraj) vortoj, la trian por la neŭtroj.

Al la unua subklaso apartenas vortoj, kiuj havas en la singulara nominativo la finaĵon -us; da tiaj estas plej multe. La vortoj de la dua grupo havas anstataŭe la finiĝon -(e)r. Fine la tria subklaso, kiel jam dirite, estas por duadeklinaciaj neŭtroj, kiuj ĉiuj finaĵas nominative je -um.

La finaĵojn resumas la jena tabelo.

Faber, -brī, m.
2a deklinacio Amīcus, -ī
Singularo Pluralo
Nominativo amīc-us amīc-ī
Genitivo amīc-ī amīc-ōrum
Dativo amīc-ō amīc-īs
Akuzativo amīc-um amīc-ōs
Vokativo amīc-e amīc-ī
Ablativo amīc-ō amīc-īs
2a deklinacio Faber, -brī
Singularo Pluralo
Nominativo faber fabr-ī
Genitivo fabr-ī fabr-ōrum
Dativo fabr-ō fabr-īs
Akuzativo fabr-um fabr-ōs
Vokativo faber fabr-ī
Ablativo fabr-ō fabr-īs
2a deklinacio Verbum, -ī
Singularo Pluralo
Nominativo verb-um verb-a
Genitivo verb-ī verb-ōrum
Dativo verb-ō verb-īs
Akuzativo verb-um verb-a
Vokativo verb-um verb-a
Ablativo verb-ō verb-īs

Radikŝanĝoj[redakti]

Ĉe la dua subklaso de la dua deklinacio (faber, fabrī) ni renkontas unu novan aferon: la radiko mem en diversaj kazoj diversas (faber / fabr). Tio estos karakterizaĵo precipe de la tria deklinacio; ĉe tiu ĉi dua deklinacio temas maksimume pri ellasado de la e en er, se post r sekvas vokalo. Ĉiuokaze, kiel ni lernis en la ĝenerala ĉapitro pri deklinaciado, la nominativa radiko uziĝas nur por nominativo (kaj sekve por vokativo kaj ĉe neŭtroj por akuzativo), dum por ĉiuj aliaj kazoj ni prenas kiel la radikon la senfinaĵigitan genitivan formon.

Ne en ĉiuj duadeklinaciaj vortoj de tiu ĉi subklaso, do tiuj finiĝantaj je -er, la e en kromnominativaj kazoj foriĝas. Ekzemple la vorto puer havas genitivon puerī, kaj sekve dativon puerō ktp.

Vokativo[redakti]

La us-subklaso de la dua deklinacio estas fakte la sola grupo de latinaj vortoj, kiuj havas regule la nominativan kaj la vokativan formojn diferencaj. Normale la nominativa finaĵo -us anstataŭiĝas de -e (dominus, domine! servus, serve! capitāneus, capitānee!); nur se la nominativa finiĝo estas -ius, la vokativa finiĝo estas  – dum kio do foriĝas unu tuta silabo, la akcento tamen restas sur sia loko (fīlius, fīlī! Vergilius, Vergilī!).

Iamete aperas (kvankam tio nomeblus “malĝusta”) la vokativa finaĵo -e ankaŭ ĉe vortoj de la dua subklaso (kie vokativo normale samas kun nominativo): fabre! puere!

Vokativon tamen tuŝas multaj malregulaĵoj, vidu tuj sube.

Malregulaĵoj[redakti]

La vorto deus, -ae, m., “dio”, estas tre malregula, havante en iuj kazoj du aŭ eĉ tri eblajn formojn. Unue, la singulara vokativo estas simple deus, nur escepte aperas la regula dee (vidu ankaŭ pli sube). La plurala nominativa (kaj vokativa) formo povas esti regule deī, sed ankaŭ diī aŭ nur ; en genitivo estas ĉu regule deōrum ĉu deum; en dativo/ablativo deīs, diīsdīs.

La mallongigita genitiva finaĵo (-um anstataŭ -ōrum) foje renkonteblas ankaŭ ĉe aliaj duadeklinaciaj vortoj, ĉefe en poezio.

En malnova latino la vortoj finiĝantaj nominative je -ius (aŭ -ium, ĉe neŭtroj) havis en la genitivo nur (fīlius, fīlī). Nur en pli novaj tempoj oni komencis lasadi tie la i, kiel faras ni: fīliī.

Vokativo, pri kiu ni parolis pli supre, estis plene uzata nur en la klasika stilo. Pli poste kaj en popola lingvo oni ekuzadis eĉ por alparolado nominativon, kiel ĉe aliaj deklinacioj. Tio videblas ekzemple ĉe kristanaj verkoj, kie tute regulece vokatas agnus! (“ŝafido”, anstataŭ agne!), fīlius! (“filo” – fīlī!), deus meus! (“dio mia”, kvankam severregule devus esti dee mī) ktp.

Genroj[redakti]

Ni diris, ke duadeklinaciaj vortoj estas precipe viraj kaj neŭtraj, tamen apartenas al ili ankaŭ kelkaj ingenraĵoj. Ĉefe temas pri:

  • arbonomoj (ekz. fāgus, -ī, f., fago; cedrus, -ī, m., cedro; pirus, -ī, m., pirujo)
  • gemnomoj (sapphīrus, -ī, f., safiro)
  • iuj loknomoj (Byblus, -ī, f., Bibloso; Aegyptus, -ī, f., Egiptujo)

Grekeca deklinacio[redakti]

Ankaŭ la dua deklinacio estas malfermita al grekaj vortoj. La grekaj ekvivalentoj de la latinaj finaĵoj -us kaj -um estas -ος (-os) kaj -ον (-on). Tiuj dum transpreniĝado en latinon kutime ŝanĝiĝas je la puraj u-finaĵoj, sed iam estas lasita al ili la grekeca formo. Pli pri tio en speciala ĉapitro.